Bezonoj de sistemo:
Nur fulmklavoj (klavaj kombonajxoj) neuzataj de la mastruma sistemo estas uzeblaj en OpenOffice.org. Se klava kombinajxo en OpenOffice.org ne funkcias kiel priskribita en la Helpo de OpenOffice.org, kontrolu cxu tiu kombinajxo jam estas uzata de la mastruma sistemo. Por solvi tiajn konfliktojn, vi povas sxangxi la klavojn atribuitajn de via mastruma sistemo. Alie, vi povas sxangxi preskaux iun ajn klavan atribuon en OpenOffice.org. Por plia informo tiutema, vidu la Helpon de OpenOffice.org aux de via mastruma sistemo.
En la defauxlta agordo, dosiera sxlosado estas sxaltita en OpenOffice.org. Por malsxalti gxin, necesas atribui la respektivajn mediajn variablojn SAL_ENABLE_FILE_LOCKING=0 kaj export SAL_ENABLE_FILE_LOCKING. Tiuj variabloj jam estas sxaltitaj en la skriptdosiero soffice.
Averto: La sxaltita trajto dosiera sxlosado povas kauxzi prolemojn cxe Solaris 2.5.1 kaj 2.7 kun Linuksa NFS 2.0. Se via sistema medio havas tiujn variablojn, ni forte rekomendas ke vi evitu uzi la trajton dosieran sxlosadon. Alie, OpenOffice.org haltos kiam vi provos malfermi dosieron el NFS-surmetita dosierujo de Linuksa komputilo.
Bonvolu disponi al vi iom da tempo por plenumi la minimuman Produktan Registran procedon kiam vi instalas la programaron. Kvankam registri estas nedevige, ni kuragxigas vin registri, cxar la informo ebligas al la komunumo fari ecx pli bonan programaron kaj rekte pritrakti la bezonojn de uzantoj. Per gxia Privateca Politiko, la Komunumo de OpenOffice.org strebas protekti viajn personajn datumojn. Se vi evitis la registradon dum instalado, vi povas reveni kaj registri je iu ajn tempo cxe http://www.openoffice.org/welcome/registration20.html
Trovigxas interrete opinisondo. Ni kuragxigas vin plenumi gxin. La rezultoj de la opinisondo helpos al OpenOffice.org movigxi pli rapide atingi novajn nivelojn krei la venontan generacion de oficeja programaro. Per gxia Politiko pri Privateco, la Komunumo de OpenOffice.org diligente strebas sekurigi viajn personajn datumojn.
Por helpi pri la OpenOffice.org 2.4 oficeja pakajxo, rigardu al la arhxivoj por trovi demandojn jam responditajn en la dissendolisto 'users@openoffice.org' je http://www.openoffice.org/mail_list.html. Alternative, vi povas ensendi viajn demandojn al users@openoffice.org. Rememoru por subskribi al la listo por ricevi retposxtan reagon.
Ankaux kontrolu la respondara sekcio je http://user-faq.openoffice.org/!.
La retejo de OpenOffice.org gastigas al IssueZilla, nia metodo raporti, spuri kaj solvi cimojn kaj problemojn. Ni kuragxigas cxiujn uzantojn senti rajtigitaj kaj bonvenaj raporti problemojn, kiuj eble okazas sur via platformo. Vigle raporti problemojn estas unu el la plej gravaj kontribuoj, kiujn la uzantaro povas fari al la dauxra evoluigo kaj plibonigo de la programaro.
La komunumo de OpenOffice.org tre avantagxus de via aktiva partprenado tre helpos la evoluigon de cxi tiu grava libera programara projekto.
Kiel uzanto, vi jam estas valora parto de la evoluiga procedo de la programaro, kaj placxas al ni kuragxigi vin preni ecx pli aktivan rolon cele al farigxi longdauxra kontribuanto al la komunumo. Bonvolu aligxi kaj rigardi la poruzantan pagxon cxe: http://www.openoffice.org
Ni esperas ke vi gxoju labori kun la nova OpenOffice.org 2.4 kaj kunigxu kun ni interrete.
La OpenOffice.org-Komunumo
Partoj kun Kopirajto 1998, 1999 James Clark. Partoj kun Kopirajto 1996, 1998 Netscape Communications Corporation.